Ke daftar isi

Kata penentu adalah sebuah kata pendek yang diletakkan sebelum frasa nomina untuk menentukan identitasnya. Kata penentu paling penting adalah artikel tentu la.

La - artikel tentu

Kata la menunjukkan bahwa hal tersebut sudah diketahui orang kedua.

Akhiran tidak ditambahkan pada la, baik J, maupun N:

  • la domo = rumah itu yang diketahui olehmu.
  • la bela junulino = gadis muda cantik itu yang dikenal olehmu
  • la junulinoj = gadis-gadis muda cantik itu yang dikenal olehmu
  • la altaj montoj = gunung-gunung tinggi itu yang dikenal olehmu
  • la ruĝajn krajonojn = pensil-pensil merah itu yang diketahui olehmu

Dalam beberapa kesempatan, bentuk pendek dengan tanda petik l' juga dapat digunakan.

La staras antaŭ aliaj epitetoj de la substantivo. Eventualan prepozicion oni metas antaŭ la:

  • en la domo
  • ĉe la bela junulino
  • pri la altaj domoj

Individuaĵoj

Saat membicarakan tentang orang (tidak tentang kategori), la menunjukkan bahwa sang pembicara menyimpulkan bahwa orang kedua mengetahui hal tersebut. Jadi, la kurang lebih memiliki makna "Anda tahu apa yang saya bicarakan".

Ketidakhadiran la (atau kata penentu lain) menunjukkan bahwa sang pembicara menyimpulkan bahwa orang kedua tidak mengetahui hal tersebut. Ketidakadaan kata penentu memiliki makna kurang lebih "Anda tidak tahu apa yang saya bicarakan". Ketidakadaan kata penentu juga bisa berarti bahwa identitas tersebut tidak penting. Jadi, penggunaan dan ketidakhadiran la sama pentingnya.

  • La rozo apartenas al Teodoro. - Mawar itu milik Teodoro.

    Sang pembicara menyimpulkan bahwa pendengar dapat mengerti dia sedang membicarakan mawar yang mana.

  • Al Teodoro apartenas rozo. - Teodoro memiliki sebuah mawar.

    Sekarang sedang membicarakan sebuah mawar yang tidak diketahui oleh pendengar.

  • Domo brulas! - Sebuah rumah kebakaran!

    Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, ĉu la aŭskultanto scias, pri kiu domo temas, aŭ eble la parolanto eĉ mem ne scias, kiu domo brulas.

  • La domo brulas! - La domo brulas!

    La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa domo, kiun la aŭskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).

  • Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne? - Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne?

    La gastoj ja estis certaj individuoj, sed ĉi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri la kvanto de gastoj. Ilia individua aŭ grupa identeco ne gravas.

Disebutkan sebelumnya

Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton ion novan:

  • Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn. - Aku memiliki rumah besar. Rumah itu memiliki dua tangga.

    Ĉe la unua mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita aŭ pri domo ĝenerale (ĉiu ajn domo).

  • En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. - Di kotak ini ada buah. Buahnya bundar.

    Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.

  • Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. - Aku memiliki tiga anak. Anak-anak itu sering menyenangkanku.

    La menunjukkan, bahwa kita membicarakan lagi anak-anak yang sudah disebutkan sebelumnya.

  • Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. - Dijalan berjalan tiga orang lelaki. Mereka terlihat seperti penjahat. Tiba-tiba ketiga perampok menghilang kedalam bank. Sepertinya, bahwa bank itu akan dirampok.

    Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi ĝin la banko.

Tidak perlu menggunakan kata yang sama persis untuk dapat berbicara mengenai hal yang sama dengan la:

  • Tre malproksime de ĉi tie loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. - Tre malproksime de ĉi tie loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko.

    Walaupun orang diawal menyebut mereka dengan kata filoj, orang bisa kemudian menamai mereka la (dek unu) fratoj.

Nerekte menciita, divenebla

Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ekziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo:

  • Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias. - Saya membeli sebuah mobil, tapi mesinnya tidak berfungsi.

    La motoro mem ne estas rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.

  • Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.

    La aŭskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias, ke homo havas buŝon kaj nazon.

Plene priskribita

Frazparto povas havi epitetojn aŭ suplementojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:

  • Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Inilah, topi ayah menggeletak.

    La suplemento de la patro klarigas, pri kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el pluraj ĉapeloj de la patro.

  • Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. - Untuk hari ini aku telah menerima bayaran dua kali lipat.

    Epitet hodiaŭa secara penuh menerangkan, mengenai hari yang ditemakan/dibicarakan.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. - Aku kembalikan padamu uang yang kau telah pinjamkan padaku.

    Anak kalimat kiun vi pruntis al mi secara penuh menerangkan, uang mana yang sedang dibicarakan.

  • Mi vojaĝis al la urbo Pekino. - Aku telah berpergian ke kota Peking.

    Nama Pekino secara penuh mengindetifikasi nama kota.

Dilihat secara langsung

Afero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ alimaniere rimarkas ĝin:

  • La domo estas vere bela. - Rumah itu benar-benar indah.

    Dengan begitu, dapat dikatakan bahwa kedua pembicara melihat rumah itu.

  • La floroj odoras tre bone. - La floroj odoras tre bone.

    Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.

Ĝenerale konata, unika

Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:

  • La ĉielo estas blua. - Langitnya biru.

    Semua tahu, bahwa ada langit. Jadi kita dapat menamakannya secara sederhana la ĉielo.

  • La prezidanto de Usono diris, ke... - Presiden Amerika telah mengatakan, bahwa...

    Si penutur mengganggap, bahwa pendengar tahu, bahwa Amerika Serikat memiliki presiden, dan hanya satu. Karena itu mungkin menyebutnya dengan sederhana la prezidanto de Usono.

Specoj

Ofte substantivo estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, singulare aŭ plurale. Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.

Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies identeco ne gravas:

  • Leono estas besto. - Singa adalah binatang.

    Kita ingin mengatakan, bahwa singa adalah salah satu dari banyak jenis binatang, bukan jenis tumbuhan atau hal lainnya.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - Mawar adalah bunga dan merpati adalah burung.

    Temas pri specoj, ne pri individuoj.

  • Karlo estas kuracisto. - Karlo estas kuracisto.

    La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.

  • Elizabeto estas patrino de tri infanoj. - Elizabeto estas patrino de tri infanoj.

    La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo ŝi estas.

  • Akvo bolas je cent gradoj. - Akvo bolas je cent gradoj.

    Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo ĝenerale.

Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

  • La gitaro estas tre populara instrumento. - La gitaro estas tre populara instrumento.

    Oni prezentas instrumentospecon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: Gitaro estas...

  • La kato preferas varman klimaton. - La kato preferas varman klimaton.

    Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...

  • La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. - Beruang terdapat baik di Eropa maupun di Amerika.

    La diraĵo ne povus validi pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

  • La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo. La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj. - La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo. La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj.

Se substantivo aperas kiel predikativo, oni nepre ne uzu la, se temas nur pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam la signifo estas "Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas" aŭ "Karlo estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas" aŭ simile.

Se temas pri nombrebla afero, oni ankaŭ povas prezenti specon per plurala vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter singularo kaj pluralo ofte estas malgrava:

  • Leonoj estas bestoj. = Leono estas besto.
  • Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.
  • La leonoj estas bestoj.
  • La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.

Malpermesoj de la

Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas posedaj pronomoj, tabelvortoj je U, A aŭ ES, la vorteto ambaŭ, kaj duondifina unu:

  • Mia dorso doloras. - Punggungku sedang sakit.

    Bukan: La mia dorso doloras. (Tapi mungkin bisa la mia/via..., bila tidak muncul kata benda setelahnya .)

  • Tiu domo estas granda. - Rumah itu besar.

    Tidak: La tiu domo estas granda.

  • Ĉiuj gastoj jam venis. - Semua tamu telah datang.

    Tidak: Ĉiuj la gastoj jam venis. Juga tidak: La ĉiuj gastoj jam venis.

  • Mi ŝatas ĉiajn legomojn. - Aku suka sayuran macam itu

    Tidak: Mi ŝatas la ĉiajn legomojn.

  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. - Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.

    Tidak: La kies gasto... la ties festo...

  • Mi legis ambaŭ librojn. - Aku telah membaca kedua buku.

    Tidak: Mi legis la ambaŭ librojn. Juga tidak: Mi legis ambaŭ la librojn.

Jangan gunakan la deidepan vokatif:

  • Kelnero, alportu al mi glason da biero! - Pelayan, bawakanlah saya segelas bir!

    Jangan katakan:La kelnero, alportu...

La selain sebagai kata ganti empunya

Sering kita menggunakan la selain kata ganti empunya, bila konteksnya secara jelas menunjukkan, siapa pemiliknya. Itu terutama sering terjadi, ketika kita berbicara mengenai bagian badan dan hubungan keluarga:

  • Li levis la kapon. = Li levis sian kapon. - Dia mengangkat kepala.= Dia mengangkat kepalanya.
  • Mi montris per la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro... - Aku telah menunjuk dengan jari, kemana dia mesti pergi. = ...dengan jariku...
  • Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn. - Dia telah mencuci padanya kaki-kaki. = Dia telah mencuci kaki-kakinya.
  • Ĉu Karlo venis kun la patro? = ...kun sia patro? - Apakah Karlo telah datang bersama ayah? = ...bersama ayahnya?
  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta. La patro = mia patro (la patro de la parolanto)
    - Katakanlah pada ayah, bahwa aku rajin. Ayah itu = ayahku (ayah dari yang berbicara).

    Namun kita sering menggunakan kata Patro dan Patrino (dengan huruf besar diawalnya) seolah nama diri tanpa la.

LaLa anstataŭ ĉiujĉiuj{4}

Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstataŭ ĉiuj:

  • La gastoj eksidis ĉe la tablo.Ĉiuj gastoj eksidis... - Tamu-tamu itu telah mulai duduk di samping meja. ≈ Semua tamu telah mulai duduk...
  • Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Anglojĉiuj Angloj. - Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Angloj ≈ ĉiuj Angloj.

    La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo.

La sebelum nama bahasa

La digunakan sebelum nama bahasa, yang terdiri dari kata sifat dan kata lingvo(bahasa) (sering sudah diketahui). Kita menggunakan la, karena kita memandang bahasa sebagai sesuatu yang unik: la Angla (lingvo), la Ĉina (lingvo), la Nederlanda (lingvo) dll. Tapi kita tidak mesti menggunakan la pada beberapa bahasa, yang memiliki namanya sendiri dalam bentuk kata benda, contohnya. Esperanto, Sanskrito, Ido, Volapuko dll.

La antaŭ plej kaj malplej

Kiam plejmalplej ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj oni uzas la:

  • La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. - Anak yang sedih itu berlari menjauh dan menyembunyikan dirinya di dalam hutan terdekat.
  • Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.

Se temas pri komparo inter du individuaĵoj aŭ du grupoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstataŭ la (mal)plej:

  • Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. - Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ maniero. Tiam oni ne uzu la:

  • vulpo plej ruza fine estas kaptata. - Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.

    Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

  • Li estas plej laca en la mateno. - Li estas plej laca en la mateno.

    Ne temas pri komparo inter diversaj personoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en diversaj tempoj.

  • Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. - Siapa yang datang paling awal, duduk paling nyaman.

    Plej ne staras antaŭ substantiva frazparto, sed antaŭ adverba frazparto.

La ĉe propraj nomoj

Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo, ĉar tiaj nomoj estas klare difinitaj per si mem:

  • Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. - Tahun lalu aku telah bepergian ke Kanada.

    Jangan katakan: ...al la Kanado.

  • Kie estas Francisko? - Dimanakah Fransisko?

    Jangan katakan: Kie estas la Francisko?

Ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar tiaj vortoj ne estas per si mem difinitaj:

  • Kaj tiam la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano." - Kaj tiam la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano."

    La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj substantivoj, kaj tial bezonas la.

Kiam ordinara propra nomo havas adjektivon kiel epiteton, kaj se tiu adjektivo ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

  • Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero. - Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero.

    Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la epiteto surtera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.

  • Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. - Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado.

    Londono ne havas la. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la epiteton aliaj, kaj do ricevas ankaŭ la.

  • Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn. - Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn.

    Ankaŭ ĉi tie Londono havas epiteton, sed oni ne uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

Aliaj difiniloj ol la povas aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:

  • Ha, tie vi estas, mia Elizabeto! - Ah, disini kamu, Elisabetku
  • Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? - Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo?

Duondifina unu

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al la numeralo unu. Nedifina artikolo tamen tute ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:

  • Unu vidvino havis du filinojn. - Unu vidvino havis du filinojn.

    Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la rakontanto konas la vidvinon.

  • Unu vesperon fariĝis granda uragano. - Unu vesperon fariĝis granda uragano.

La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono.

Kembali ke atas