Přejít k obsahu

La vortetoj kaj, , sed, plus, minus kaj nek estas konjunkcioj. Pri nek legu en la klarigoj pri negacio.

Kaj

Kaj ligas du aferojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

  • Karlo kaj Petro manĝas. - Karel a Petr jí.

    Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.

  • Karlo manĝas kaj trinkas. - Karel jí a pije.

    Karlo faras du agojn (samtempe aŭ sinsekve). Estas du predikatoj.

  • Karlo manĝas rizon kaj legomojn. - Karel jí rýži a zeleninu.

    Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

  • Petro manĝas per forko kaj tranĉilo. - Petr jí vidličkou a nožem.

    Du iloj helpas al la sama ago. Se oni volas, oni povas ripeti la prepozicion: per forko kaj per tranĉilo.

  • Petro estas maljuna kaj saĝa. - Petr je starý a chytrý.
  • Petro havas grandan kaj luksan domon. - Petr má velký a přepychový dům.

    Kiam du adjektivoj estas epiteto de la sama substantivon, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

  • Karlo laboras por kaj per Esperanto. = ... por Esperanto kaj per Esperanto. - Karel pracuje pro a pomocí esperanta. = …pro esperanto a pomocí esperanta.
  • Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. - Petr četl časopis a Karel sledoval televizi.

    Du ligitaj ĉeffrazoj.

  • Ili diris, ke ili tre amuziĝis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. - Řekli, že se velice bavili a že se rád vrátí příští rok.

    Du ligitaj ke-frazoj.

  • Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. - Hle, přichází ta holka, která mi zachránila život a která potom zmizela.

    Du ligitaj kiu-frazoj.

Se estas pli ol du aferoj kun la sama rolo, oni kutime metas kaj nur antaŭ la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete paŭzi. Skribe oni tie metas komon:

  • Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaĝis kune al la kongreso. = Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaĝis... - Petr, Karel, Eliška a Eva spolu cestovali na kongres. = Petr a Karel a Eliška a Eva cestovali…
  • Hodiaŭ ni manĝos supon, salaton, viandaĵon, frititajn terpomojn kaj glaciaĵon. - Dnes budeme jíst polévku, salát, něco z masa, fritované brambory a zmrzlinu.
  • Li iras per aŭto, ŝi iras per trajno, kaj mi iras piede. - On jede autem, ona jede vlakem a já jdu pěšky.

En paroleca stilo oni iafoje plene forlasas kaj:

  • Li estas stulta, malaminda. Mi tute ne ŝatas lin. - Je hloupý, odporný. Vůbec ho nemám rád(a).
  • Venis Karlo, Petro, Eva. Jes, ĉiuj miaj amikoj venis. - Přišel Karel, Petr, Eva. Ano, přišli všichni mí přátelé.

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaŭ ĉiuj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua.

Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj

Kiam frazoj estas ligitaj per kaj, tiu ligo povas reprezenti multajn diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto:

  • Mi lavis la vestaĵojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. - Pral jsem oblečení a (potom) jsem ho sušil.

    Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

  • Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. - Anna je veselý člověk a (naopak) Eliška je málomluvná.

    Kaj montras kontraston.

  • Ŝi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) ŝiaj haroj estas longaj. - Má hnědé oči a (navíc) má dlouhé vlasy.

    Kaj montras aldonan informon.

funkcias same kiel kaj. Ĝi povas ligi la samajn aferojn en la samaj manieroj, sed montras, ke la ligitaj aferoj estas alternativoj. montras, ke oni povas fari elekton inter la ligitaj aferoj, aŭ ke estas necerte, kiu el ili validas:

  • Petro Karlo laboras. - Petr nebo Karel pracuje.

    Du eblaj subjektoj. Unu el ili laboras, eventuale ambaŭ.

  • Ni povas manĝi viandaĵon fiŝaĵon. Kion vi preferas? - Můžeme jíst něco z masa nebo z ryby. Co chcete raději?

    Elekto inter du rektaj objektoj.

  • Vi devas fari tion per fosilo (per) hakilo. - Vi devas fari tion per fosilo aŭ (per) hakilo.
  • Ĝi estis ruĝa flava. Mi ne memoras klare. - Bylo to červené nebo žluté. Přesně si už nevzpomínám.
  • Mi konstruus lignan ŝtonan domon. - Postavil bych si dřevěný nebo kamenný dům.
  • Ĉu eblas konstrui aŭton kun kvin ses radoj? - Je možné sestrojit auto s pěti nebo šesti koly?
  • La kato troviĝas sur sub la domo. - La kato troviĝas sur aŭ sub la domo.
  • Ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn ĉu mi ne kapablas? - Ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas?
  • Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis ĉu tio estis efektivaĵo. - Nevěděla, jestli snila, nebo jestli to byla skutečnost.
  • La pasantoj forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi. - Kolemjdoucí před ní ustupovali předpokládajíce, že je šílená nebo že má nějaký důležitý důvod ke spěchu.
  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, kiun oni uzas por vino. - Sklenice od vína/na víno je sklenice, ve které se dříve nacházelo víno, nebo která se používá na víno.
  • Vi povas vojaĝi per trajno, buso, aŭto biciklo. - Můžeš cestovat vlakem, autobusem, autem nebo na kole.
  • Kiu povas helpi min? Eble Karlo, Petro Elizabeto. - Kdo mi může pomoci? Možná Karel, Petr nebo Eliška.

Normale estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas validi. Iafoje tamen estas inkluziva. Tiam ĝi permesas, ke oni elektu pli ol unu el la alternativoj (eventuale eĉ ĉiujn). Ĉu estas inkluziva aŭ ekskluziva, montras la kunteksto. Por emfaze montri, ke estas ekskluziva, oni povas uzi antaŭ ĉiu alternativo. Por montri, ke estas inkluziva, oni iafoje, precipe en skriba lingvo, uzas la esprimon kaj/aŭ: La vojaĝo okazos per trajno kaj/aŭ buso. = La vojaĝo okazos per trajno buso, aŭ per trajno kaj buso. La vojaĝo okazos per trajno aŭ buso aŭ ambaŭ. Normale oni ne uzas kaj/aŭ en la parola lingvo, nur en la skriba. Ŝajnas rekomendinde eviti kaj/aŭ ankaŭ en skriba uzo. Pli bone estas rekte eldiri la eblon elekti ĉiujn alternativojn.

Sed

La konjunkcio sed ligas frazojn aŭ frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Papír je velice bílý, ale sníh je bělejší.
  • Li amas min, sed mi lin ne amas. - On mě miluje, ale já ho nemiluji.
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Starám se o ni tak, jak se starám sám o sebe, ale ona se o sebe vůbec nestará a vůbec se nehlídá.
  • Nia provincestro estas severa, sed justa. - Náš představitel provincie je přísný, ale spravedlivý.
  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Chtěl(a) jsem ho bít, ale utekl mi.
  • Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro malproksime. - Křičel jsem tak hlasitě, jak jsem jen mohl(a), ale nikdo mě neslyšel, byl(a) jsem příliš daleko.
  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. - Otec nečte knihu, ale píše dopis.
  • Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - To už nebyl prostý déšť, ale liják.
  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Místo kávy mi dal čaj s cukrem, ale bez smetany.

    Oni supozis, ke estos ankaŭ kremo en la teo.

Sed ofte aperas kune kun tamen, kiu tiam emfazas la kontraston:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Neumím španělsky, ale pomocí španělsko-německého slovníku jsem něco z tvého dopisu pochopil(a).
  • Ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa. - Měla sílu a byla pracovitá, ale přesto zůstala chudá.

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstataŭ sed, ĉar la kontraston sufiĉe bone esprimas tamen:

  • Li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. - Li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas.
  • La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo. - La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.

Tamen normale rolas kiel adjekto, dum sed estas konjunkcio. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo. Iafoje tamen aperas komence de ĉeffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antaŭa ĉeffrazo. Tiam tamen ekhavas ian konjunkcian rolon. Tamen tiam praktike egalas al sed. Oni povus ankaŭ diri, ke sedkaj estas subkomprenata: Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema.

Plus kaj minus

La vortetoj plus kaj minus estas ĉefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj - (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s.

Sed iafoje plus estas uzata konjunkcie anstataŭ kaj, kiam temas pri adicio aŭ simile. Minus povas simile anstataŭi sed ne, kiam temas pri subtraho aŭ simile:

  • Ĝi kostas dek eŭrojn plus kvindek cendojn. = ...kaj aldone kvindek cendojn. - Stojí to deset eur plus padesát centů. = …a padesát centů navíc.
  • Necesas sperto plus zorgemo. = ...kaj ankaŭ zorgemo. - Je potřeba zkušenost i pečlivost. = …a taky pečlivost.
  • Mi pagos al vi 1000 eŭrojn minus la 100 eŭrojn, kiujn vi ŝuldas al mi. Mi do pagos sume 900 eŭrojn. - Zaplatím ti 1 000 eur mínus těch 100 eur, které mi dlužíš. Celkem ti tedy zaplatím 900 eur.

Iafoje plus kaj minus estas uzataj kiel prepozicioj, simile al kun kaj sen, do ĉiam sen N-finaĵo poste. Estas tamen preferinde ĉiam uzi plus kaj minus kiel konjunkciojn laŭ la ĉi-antaŭaj ekzemploj, metante N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas.

Konjunkcioj inter vortostumpoj

Iafoje, precipe en skriba lingvaĵo, oni uzas kaj por ligi du aŭ pli da elementoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide. - Vešli a vyšli velmi rychle.
  • Tio estas kombinita manĝaĵ- kaj gazet-vendejo. = ...manĝaĵvendejo kaj gazetvendejo. - Je to kombinovaný obchod s jídlem a časopisy.
  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ...skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn. - Udělal mnoho chyb: písemné, čtecí a myšlenkové chyby.
  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj. = ...subtasoj kaj subteleroj. - Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj.
  • Tio estas manĝaĵ- gazet-vendejo. - Je to obchod s jídlem nebo časopisy.
  • Tio estas manĝaĵ- sed ankaŭ gazet-vendejo. - Je to obchod s jídlem, ale také časopisy.

Ĉi tiaj frazoj estas sufiĉe nenaturaj. Ĝenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finaĵoj, kio normale ne eblas en Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:

  • Ili iris en la domon kaj el ĝi tre rapide. - Vešli do domu a vyšli z něj velice rychle.
  • Tio estas kombinita manĝaĵa kaj gazeta vendejo. - Je to kombinovaný obchod s jídlem a časopisy.
  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn. - Udělal mnoho písemných, čtecích a myšlenkových chyb.
  • Tio estas manĝaĵa gazeta vendejo. - Je to obchod s jídlem nebo časopisy.
  • Tio estas manĝaĵa sed ankaŭ gazeta vendejo. - Je to obchod s jídlem, ale také časopisy.
Zpět na začátek