Към съдържанието

Studaj Problemoj

от Satellytes, 24 април 2024

Съобщения: 4

Език: Esperanto

Satellytes (Покажи профила) 24 април 2024, 15:52:57

Bonan tagon,
Antaŭ kel' monatoj, mi kaj mia amiko konsentis, ke ni lernos Esperanton kunen. Sed hieraŭ, li diris al min, ke li ne volas lerni Esperanton. Mi ne tute komprenas kial, sed mi pensas, ke li trovis, ke ĝi estis malfacila.
Mia demandi estas, Kiel mi povas "rebruligi liajn fajreton"? Mi esperas, ke li povas retrovi la ĝojojn lerni Esperanton.
Dankegon!

KnitWitch76 (Покажи профила) 26 април 2024, 16:29:08

Ĉu li diris tion, kion li opiniis malfacila?

Altebrilas (Покажи профила) 27 април 2024, 19:53:08

Tio dependas de liaj emoj. Kion li ŝatas fari? Multaj aferoj eblas per Esperanto : vojaĝoj, renkontoj, legado de romanoj, verkado de poemoj, kanzonoj, reklamo por la lingvo aŭ tutsimple lingvistiko...

Imagu komunan projekton kun li, tio estos des pli alloga!

miestasgorilo (Покажи профила) 15 май 2024, 17:01:15

Rememorigu lin al nia bela esperanta celo ! Diru al li ke se li kaj aliaj multegaj homoj kune nun li lernos, esperos kaj esperantiĝos, la mondo povos iĝi tiel bela, senmilita, pacema kaj agrabla ! Mi plene kaj kore esperas ke vi sukcesos rebruligi fajreton.

Por mi, mi antaŭ unu jaro esperantiĝis (tial pardonu min se mi eraris iome en tiu mesaĝo). Mi tiel amegis tiun lingvon ke mi propagadis tion iome ĉe mia patro kaj ĉe unu el miaj geamikoj. Ĉu iu ankaŭ jam sukcesis plene fari tion ? Ĉu iu estas faranta kiel mi, aŭ faronta ?
AL LA ESPERANTUJ' GESINJOROJ, IRU !

Обратно нагоре