У садржају

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

од 呼格吉勒图, 30. јул 2022.

Поруке: 98

Језик: Esperanto

Qoysiletu (Погледати профил) 03. мај 2024. 23.47.08

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Eĉ ŝtono kaj greno de sablo, kiu estas nulo antaŭ homo, atendas pacience sian uzadon de Li, en simila maniero, homo kiu estas nulo antaŭ Dio, devas atendi montron de Lia favoro.

Sed malbonŝance al vi! viaj adversarioj de homoj, se tio ne estas la favoro kiun vi atendas, sed la indignego de la Plej Supra; malbonŝance al vi, se vi postulas ke Li pruvu sian povon per miraklo !

Ne estas idoloj kiujn Li detruos en Lia indigno, sed tiuj, de kiuj la idoloj estis kreitaj; iliaj koroj estos ĉasataĵoj de eterna fajro kaj ilia viando estos donota al la bestoj kiuj ĉasas.

Dio pelos la venenajn animalojn el Liaj gregoj, sed prenos al Si tiujn kiuj devojiĝis ĉar ili ne sciis la ĉielan parton inter ili.

Kiam la Paganoj vidis ke la povo de iliaj pastroj estis nulo, ili turnis sin al la diroj de Issa. Timante la koleron de la vera Dio, ili ruinigis siajn idolojn al eroj kaj kaŭzis siajn pastrojn forkuri.

Issa plue instruis al la Paganoj ke ili ne devus klopodi vidi la eternan Spiriton kun iliaj okuloj; sed perceptu Lin kun iliaj koroj, kaj faru sin indi Lian favoron pro la pureco de iliaj animoj.

"Ne nur," diris Issa al ili, "vi devas rezigni oferon de homoj sed ankaŭ vi devas ne kuŝi sur la altaron ĉiujn kreaĵojn, al kiuj donita estis vivo, pro ke ĉiuj kreaĵoj estas kreitaj por homo.

Ne retenu de via proksimulo lian justan ŝuldon, ĉar tio estus kiel ŝteli de li tion, kion li gajnis en la ŝvito de sia brovo.

Trompu neniun por ke vi ne estos trompota; provu justigi vin antaŭ la lasta juĝo, ĉar tiam ĉio estos tre malfrua.

Ne donu vin al malmoralo, ĉar tio estas devojiĝon el la leĝo de Dio.

Se vi volas akiri la plejsupran ĝojon, vi devas ne nur purigi vin mem, sed ankaŭ gvidi aliulojn en la vojon kiu ebligas ilin regajni ilian primitivan naivecon.

La landoj ĉirkaŭe estis plenigitaj per la instruaĵoj de fama Issa, kaj kiam li venis al Persio, la pastroj ektimiĝis kaj malpermesis popolojn aŭskulti lin.

Tamen, la vilaĝoj ricevis lin kun ĝojo, kaj la popoloj aŭskultis pasie liajn dirojn, kiuj estis vidataj de la pastroj, kaŭzante ilin ordoni ke li estu arestota kaj alportota antaŭ la Ĉefpastro, kiu demandis al li:

Qoysiletu (Погледати профил) 04. мај 2024. 13.03.56

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Pri kia DIo vi parolas? Vi ne scias ke vi estas malbonŝanca ulo ! Zoroastro estas la ununura Justa, al kiu sole estis ofertita la honoro de ricevi revelaciojn el la Plejsupra, pro kies ordono, la anĝeloj kompilis Lian Diron en leĝoj por la regado de Liaj popoloj, kiuj estis donitaj al Zoroastro en Paradizo?

Kiu estas vi , kiu aŭdacas blasfemi kontraŭ nia Dio kaj semi dubon en la koroj de kredantoj?
"

Kaj Issa diris al ili, "mi predikis neniun novan Dion, sed nian ĉielan Patron, kiu ekzistis antaŭ la komenco kaj ekzistos ĝis post la fino.

Pri Li mi parolis al popoloj, kiuj, eĉ kvazaŭ naivaj infanoj, estas nekapablaj je kompreni Dion per sia propra inteligenco, aŭ eltrovi la altecon de la dia Spirito.

Tamen, kiel novnaskiĝa bebo nokte konscias la mamon de patrino, viaj popoloj, restigitaj en la malhelo de eraro pro viaj venenaj doktrinoj kaj religiaj ceremonioj, rekonis per-instinkte ilian Patron, en la Patro kies profeto estas mi.

La eterna Estaĵo diris al viaj popoloj, per mia buŝo, "vi ne adoru la sunon, ĉar ĝi estas parto de Universo kiun mi kreis por homo;

Ĝi supreniris varmigi vin dum via laboro; ĝi malsupreniris por konformi kun via ripozo kiun mi ordinaciis.

Al mi nur vi ŝuldis ĉiujn kiujn vi posedas, ĉiujn kiuj ĉirkaŭas vin kaj kiuj estas super kaj sub vi.""

"sed" diris la pastroj, "kiel popoloj vivus laŭ viaj reguloj se ili havus neniun instruiston?"

Issa respondis, "se ili ne havus pastrojn, ili estus regotaj de la natura leĝo kaj konservus la simplecon de iliaj animoj.

Iliaj animoj estis en Dio kaj por komuniki kun la Patro, ili ne devis dependi de la perantoj de la idoloj aŭ animaloj aŭ fajro, tiel kiel instruite de vi.

Vi ŝajnigis ke homo devas adori la sunon kaj la dioj de Bono kaj Malico. Sed mi diras al vi ke via doktrino estas venena. La suno ne agas spontane, sed pro la volo de la nevidebla Kreanto."

"Kiu kaŭzis tion ke la stelo lumas tage, varmigas homon en lia laboro kaj vivigas la semojn semitajn en la grundo?"

"la Eterna Spirito estas la animo de ĉiuj animohavaĵoj, kaj vi faras grandan pekon pro dividi Lin en la Spiriton de malico kaj la Spiriton de Bono, ĉar estas ne alia Dio ol la Dio de Bono.

Kaj Li, kvazaŭ la patro de familio, nur faras bonon al Liaj idoj, al kiuj Li pardonas iliajn pekojn se ili pentas pri la pekoj.

Kaj la Spirito de Malico loĝas sur la Tero, en la koroj de tiuj kiuj turnas la idojn de Dio for de la ĝusta vojo.

Do mi diras al vi, timu la tagon de juĝo, ĉar Dio donos teruran punon al tiuj kiuj kondukis Liajn idojn fore kaj delogis ilin per superstiĉoj kaj eraroj.

Al tiuj kiuj blindigis ilin kiuj vidis; kiuj alportis kontaĝeblajn malsanojn al puto; kiuj instruis la adoron de tiuj aĵoj kiujn Dio kreis kaj submetis sub la regado de homo, aŭ por helpi homon en lia laboro.

Via doktrino estas la frukto de via eraro pro ke vi kreis falsajn diojn dum klopodi alproksimiĝon al la Dio de Vereco.

Kiam la pastroj aŭdis ĉi tiujn, ili timis kaj decidis damaĝi lin, per nokte kiam la tuta urbo dormis, lasi lin resti ekster la muroj en sovaĝmedio, esperante ke li estu la manĝaĵo de la sovaĝaj bestoj.

Tamen, protektita de la Dio, Sankta Issa daŭrigis sian vojon sen akcidentoj.

Issa, kiun la kreanto elektis revoki la homojn, kiuj dronis en pekoj, al la adoro al la vera Dio, estis 29 jaraĝa kiam li alvenis en la lando de Izraelo.

Ekde la forlaso de Issa el tie, la Paganoj jam kaŭzis la Izraelojn suferi pli ol antaŭe, kaj ili estis plenaj je malespero.

Multaj inter ili komencis neglekti la leĝojn de Dio kaj de Mossa, esperante gajni la favoron de la brutalaj konkerantoj.

Sed Issa, malgraŭ ilia malfeliĉa kondiĉo, admonis al iliaj samnacianoj reteni esperon, ĉar la tago de ilia elaĉetado el la jungilo de pekoj estis proksima. Kaj li kiel unu ekzemplo, konfirmis ilian kredon je la Dio de iliaj antaŭuloj.

Qoysiletu (Погледати профил) 05. мај 2024. 01.59.47

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


"infanoj, ne kapitulaciu al malespero" diris la ĉiela Patro al ili, per la buŝo de Issa, "pro ke mi aŭdis vian lamenton, kaj via kriado atingis miajn orelojn,

Ne ploru, miaj karaj gefiloj ! pro ke viaj malĝojoj tuŝis la koron de via Patro kaj Li pardonis vin, samkiel Li pardonis viajn antaŭulojn.

Ne forlasu viajn familiojn enmergiĝi en malmoralon; ne makuligu la noblecon de viaj animoj; ne adoru idolojn kiuj nur restis surdaj al viaj oferaĵoj.

Plenigu mian templon per via espero kaj via pacienco, kaj ne forkonfesu la religion de viaj antaŭuloj, ĉar mi jam gvidis ilin kaj donis mian bonfaradon al ili.

Suprentenu tiujn kiuj falis; satigu la malsatajn kaj helpu la malsanajn, tiel ke vi estu puraj kaj justaj en la tago de la fina juĝo kiun mi preparis por vi."

La Izraeloj venis en amasgrupoj aŭskulti diron de Issa; kaj ili demandis al li kie ili dankus al ilia ĉiela Patro, speciale post kiam iliaj temploj jam estis nuligitaj de iliaj malamikoj, kiuj rabis el ili iliajn sanktajn vazojn.

Issa diris al ili ke Dio ne prizorgas la templojn rektigitajn de homaj manoj, tamen ke la homaj koroj estas la veraj temploj de Dio.

"eniru en vian templon, en vian koron; lumigu ĝin kun bonaj pensoj, kun pacienco kaj la nemovebla kredo kiun vi ŝuldis al via Patro.

Kaj viaj sanktaj vazoj, estas viaj manoj kaj viaj okuloj. Provu fari tion kio estas agrabla al Dio, ĉar per fari bonon al viaj proksimuloj, vi faras ceremonion kiu beligas la templon en kiu sidiĝas Li kiu kreis vin.

Ĉar Dio kreis vin laŭ Lia propra bildo, senkulpaj, kun puraj animoj, kaj koroj plenigitaj kun simpatio kaj ne kreitaj por malica plano, sed al la sanktejoj de amo kaj justeco.

Do mi diras al vi, ne semu en viaj koroj malicon, ĉar en ili sidiĝas la Eterna Estaĵo.

Kiam vi faras laborojn de dediĉo kaj amo, lasu ilin esti kun plenaj koroj, kaj vidi ke la motivoj de viaj agoj ne estu esperoj de gajni aŭ pormem-profiti.

Ĉar agoj tiel alpelataj ne alportos vin proksimiĝi al savo, sed kondukos vin al la stato de morala malgradiĝo en kiu ŝtelo, mensogo kaj murdo estas konsiderataj kiel oferemaj kondutoj. "

Issa iris el unu urbo al la alia, plifortigante per la diro de Dio la kuraĝon de la Izraeloj, kiuj estis ŝarĝitaj de subvenko sub la pezo de malfacilaĵoj, kaj miloj da popoloj sekvis lin aŭskulti lian instruadon.

Sed la estroj de la urboj timis lin kaj ili sciigis al la ĉefestroj sidiĝantaj en Jerusalemo, ke homo nomata Issa alvenis en la lando, kaj la popoloj kontraŭstaras la aŭtoritaton pro lia instruado, kaj neglektis siajn laborojn. Kaj ili aldonis, ke li diris ke post mallonga tempo, ili estos liberigotaj el la regado de la invadantoj.

Do Pilato, la estro de Jerusalemo, ordonis ke ili kaptu Issa, kaj alportu lin antaŭ la juĝistoj. Tamen por ne provoki koleron de homoj, Pilato ordonis ke li estu juĝota de la pastroj kaj skribistoj, la Hebreaj olduloj, en ilia templo.

Samtempe, Issa daŭrigis sian predikon, atingante al Jerusalemo, kaj la popoloj kiuj jam sciis lian nomon, antaŭsciinte lian alvenon, elvenis por renkonti lin.

Ili salutis al li kun respekto kaj malfermis por li la pordon de ilia templo, aŭskulti tion kion li diris en aliaj Izraelaj urboj.

Kaj Issa diris al ili, "la homaro pereas, pro la manko de kredo; Ĉar la malhelo kaj la tempesto kaŭzis la bestamason devojiĝi kaj ili perdis sian paŝtiston.

Sed la tempetsoj ne balaos eterne kaj la malhelo ne kaŝos la lumon eterne. Baldaŭ la ĉielo estos serena, la ĉiela lumo denove disvastiĝos sur la Teron, kaj la devojiĝantaj bestamasoj reunuiĝos ĉirkaŭ ilia paŝtisto.

Ne ĉirkaŭpaŝu en malhelon, serĉu la vojon, por ke vi ne falos en la fosaĵon; sed subtenu unu la alian kaj metu kredon en vian Dion, atendu la unuan lumon re-aperontan.

Li kiu subtenas sian najbaron, subtenas sin; kaj li kiu protektas lian familion, protektas ĉiujn samlandanojn kaj sian landon.

Qoysiletu (Погледати профил) 05. мај 2024. 23.04.00

(Nicolas Notovitch
"The Unknown Life of Jesus Christ"
Ĉapitro 4 La Vivo de Sankta Issa)


Ĉar vi faru certa tion ke la tago estas proksima kiam vi estos liverota el la malhelo; vi reunuiĝos en unu familio kaj via malamiko tremos pro timo, li kiu estas malklera pri la favora de la nobla Dio."

La pastroj kaj la olduloj kiuj aŭdis lin, plenigataj de admiro al lia parolo, demandis al li ĉu estas vere ke li serĉis starigi la popolojn kontraŭ la aŭtoritaton de la lando, kiel tio, kio estis raportita al la estro Pilato.

"Ĉu oni povas starigi kontraŭ devojiĝantaj homoj, al kiuj malhelo jam kaŝis sian vojon kaj sian pordon?" respondis Issa, "mi jam antaŭavertis la malfeliĉajn tiel, kiel mi faras ĉi tie en la templo, ke ili devus ne plu antaŭeniru sur la malhela vojo, pro ke abismo malfermiĝis antaŭ iliaj piedoj.

La povo de ĉi tiu tero estas ne longatempodaŭra, ĉar ĝi havos nekalkuleblajn ŝanĝojn. Estus vane ke homo staras en revolucio kontraŭ ĝin, ĉar unu fazo de ĝi ĉiam sekvas la alian, kaj tiel ĝi daŭros ĝis la estingo de homvivo.

Tamen ĉu vi ne vidas ke la povohavaj, kaj la riĉaj , semis inter la infanoj de Izraeloj unu spiriton de ribelo kontraŭ la eterna povo de Paradizo ?"

La olduloj demandis al li:"kiu estas vi, kaj el kiu lando devenis vi al ni? Ni antaŭe neniam aŭdis ĉi tian parolon kaj eĉ ne sciis vian nomon."

"mi estas Izraelo", respondis Issa, "kaj en la tago de mia naskiĝo, mi vidis la murojn de Jerusalemo kaj aŭdis la plorojn de miaj gefratoj kiuj estis malsuprengradigitaj al sklavoj, kaj la lamentojn de miaj fratinoj kiuj estis forportitaj de la Paganoj.

Kaj mia animo suferis kiam mi vidis ke miaj gefratoj jam forgesisi la Veran Dion, kiam mi estis infano, mi forlasis la domon de mia patro iri kaj ekloĝi inter aliaj popoloj.

Sed, aŭdinte ke onidire miaj gefratoj suferas eĉ pli mizere nun, mi revenis al la lando de miaj antaŭuloj, por revoki miajn gefratojn denove al la kredo de iliaj antaŭuloj, kiuj instruis al ni paciencon sur tero, por akiri la perfektan kaj la plejsupran ĝojon supre."

La saĝaj olduloj demandis al li denove:" ni aŭdis ke vi ne honoras la leĝojn de Mossa, kaj vi instruis ke la popoloj forlasu la templon de Dio?"

"oni ne detruos tiun kiun la Ĉiela Patro donis, kaj tiun kiun pekohavantoj jam detruis. Mi admonis la popolojn purigi la koron de ĉiuj makuloj, ĉar la koro estas la vera templo de Dio.

Pri la leĝoj de Mossa, mi klopodis reestabli ilin en la koroj de homoj; kaj mi diras al vi ke vi ignoras la veran signifon, ĉar tio ne estas venĝo sed pardono kiun ili instruas. La senco estis falsigita. "

Qoysiletu (Погледати профил) 13. мај 2024. 11.45.41

Urba legendo

Ĉu sano alportas longvivon? Parto Unu


Ni rigardu la kazon de iu divenisto en la libro "esploro kaj intervjuo de 100 kazoj pri reenkarniĝo en unu ĉina minoritatogrupo nomata Dong(侗)".

Wu Yuhua vivas en la vilaĝo Ping Tan en la Hu'nan provinco. Li diris ke li eksonĝis eksterordinarajn sonĝojn ekde unutago en la jaro kiam li estis 20 jaraĝa. Ĉiuvespere en sonĝoj, unu oldulo kun blanka barbo venis instrui lin reciti sorĉosilabojn, kio daŭris duonjaron. Kaj la sorĉovortoj kiujn la oldulo instruis al li ĉefe estas en du kategoriojn: unu por transliveri animojn de mortintoj, la alia por kuraci malsanulojn, ekzemple, febro aŭ stomakdoloro pro korpo okupata de malicaj animoj

La sorĉovortoj de la minoritato Dong havas du formojn de instruado: unu, instruata de instruisto aŭ mentoro, la alia instruata de dioj aŭ fantomoj de alia mondo. La kazo de Wu Yuhua estas la posta.

Post duonjaro, Wu Yuhua estis rekrutata por taskoj en la malmateria mondo. Kiam tasko venis, unu voĉo sonis "iru !". Kaj lia animo forlasis sian korpon post li endormis kiam la tria-foja voĉo de "iru" sonis se estas tage, dum se nokte, li tuj forlasis nur post unufoja voko pro ke li jam endormiĝis.

Li povis vidi sian korpon dormantan. Kaj lia animo suprenflugis en la aero, pli alte ol montoj, kaj tre rapide, ĉar li povis vidi ke la riveroj, montoj kaj la vilaĝoj flugis malantaŭen rapide sub li.

Kaj strange, se li volis rigardi sin, li nur povis vidi la parton super gnuoj, kaj la resta parto verŝajnis kaŝita en nebulo-similaĵoj.

Li nur povis vidi la malmaterian mondon en la taskoj, tamen la malmateria mondo aspektis same kun la materia.

Unufoje li plenumis taskon en la najbara vilaĝo, kune kun 5 personoj, inkluzive de la teamestro. Li diris ke dum la tasko, li ne havis memkonscion kaj plenumis kvazaŭ roboto la taskon laŭ la ordono de la estro, sen pripensi nek demandi aferojn.

Li diris ke la "oficistoj" de malmateria mondo estis gvidataj de la loka ter-dio. Ili montris al la loka ter-dio la dokumentojn, ekzemple, la enmigran dokumenton de tiuj kiuj enkarniĝos kaj naskiĝos ĉi tien, kaj la elmigran dokumenton de tiuj kiuj mortos kaj foriros.

Tiuvespere, ili eniris la domon spite de la fermita pordo. Ili vidis ke estas kelkaj uloj babilantaj, kiuj ne povis vidi ilin. Post kiam ili eniris la ĉambron en la dua etaĝo, ili vidis oldan inon kuŝantan surlite.

La estro ordonis "forportu ĉi tiun inon !" kaj ili fortiris per kateno ŝin kies fizika korpo ankoraŭ restis sur lito.

La teamo kaj la animo de la ino flugis ating'al unu monto, kie estis puto en kiu la akvo estis tre malpura kaj plena je vermoj. Sed pro ke animoj ege soifis kiam ili venis ĉi tie, ili senhezite glutis la akvon kun vermoj. Ankaŭ la olda ino. Post iom da ripozo ili iris al ponto super unu rivero, sed la transa flanko de la ponto ne klare videblis.

Tiam Wu Yuhua subite elvekiĝis. Du tagojn poste, venis la informo ke la ino el la najbara vilaĝo mortis.

Qoysiletu (Погледати профил) 14. мај 2024. 03.04.49

Urba legendo

Ĉu sano alportas longvivon? Parto Du


La bopatro de Wu Yuhua ankaŭ havis la saman familinomon Wu, loĝante en alia vilaĝo kelkajn kilometrojn fore.

Unu posttagmeze antaŭ 20 jaroj, Wu Yuhua kaj lia edzino vizitis la bopatron kiu estis jam 70 jaraĝa kaj iomete malsana, tute ne severe.

Je la 17a horo, la voko de "iru !" denove sonis en la oreloj de Wu Yuhua. Post trifoja voko, li endormis tuj, kaj forlasis sian korpon, vidante tri teamanojn.

La teamestro indikis unu oldulon, dirante "ĉi tiu ulo devas foriri." Ĝuste pro ke la animo de Wu Yuhua estis en la stato de plenumi taskon senkonscie, do li tute ne rekonis kiu estis la oldulo. Li staris post la oldulo kaj volis marteli la oldulon kiu estis ankoraŭ "forta" (sana).

Tiuj kiuj devas foriri (morti) laŭ la dokumento nomata "libro de morto", devas esti martelataj se ri estas ankoraŭ sanaj en la tempo de morto. Ĉar la animo de sana ulo ne facile foriras el la korpo, kvankam jam estas la tempo ke ili foriru. La reĝo de infero rajtigis la "oficistojn" de la malmateria mondo uzi la martelon sur la kapo de baldaŭ mortonto, ĝis disiĝas la korpo kaj la animo.

Tiuj kiuj estas malsanaj, povas facile foriri el la korpo. Do ili estas portataj for, kaj la korpo baldaŭ ne plu sopiras.

Wu Yuhua martelis la malantaŭan flankon de la kapo de la oldulo, kaj la teamanoj tiris la animon per katenoj.

Tiam Wu Yuhua tuj elvekiĝis kaj ŝokiĝis pro ke li konsciis ke la oldulo kiun li martelis en la malmateria mondo, estis sia bopatro. Li trovis ke lia bopatro ankoraŭ babilis kun aliaj, tamen la mieno en la vizaĝo jam malheliĝadis.

Wu Yuhua sciis ke la animo kiun tiris la teamanoj estis la ĉefa animo, dum tiu kiu ankoraŭ manipulis la korpon babili estis la subanimo. Laŭ lia sperto, se la ĉefa animo foriras, tiu ulo povas vivi maksimume pluajn 7 tagojn.

Wu Yuhua diris al la bofratoj pri la fakto ke la bopatro mortos baldaŭ. Kaj ĝuste kiel li antaŭdiris, la sana bopatro severe malsaniĝis vespere de tiu tago, kuŝante surlite, perdante la parolokapablon. En la tria tago, li mortis.

Qoysiletu (Погледати профил) 14. мај 2024. 03.33.42

Urba legendo

Ĉu sano alportas longvivon? Parto Tri


Oni povas scii el la kazo de Wu Yuhua, ke la vivodaŭro de iu, estas decidita en la dokumento "libro de morto" en la malmateria mondo. Se venas la tempo de morto, tiu kiu estas tamen ankoraŭ sana kaj forta, mortos baldaŭ.

Laŭ Wu Yuhua, sano tute ne rilatas kun la vivodaŭro. La plej efika maniero por plilongigi la vivodaŭron, estas esti bonulo, konduti laŭ moraloprincipo, ofte fari bonfaradon k.s., kio povas ŝanĝi la dokumenton de morto.

Alia demando venas:
estas multaj bonuloj kiuj ofte faras bonfaradon, tamen ne longvivis. Kaj estas multaj malicaj uloj, kiuj vivis longe. Kial?

Laŭ la Taoista "玉历宝钞",
"作恶不死,前世余德,德尽则灭;
(tiuj, kiuj kondutas malice, ne mortas, pro la meritoj ŝparitaj en la antaŭaj vivoj;
se la ŝparitaĵoj finkonsumiĝos, li pereos.)
行善不昌,前世余殃,殃尽必昌"
(tiuj, kiuj kondutas bone, ne prosperas, pro la negativaj energioj ŝparitaj en la antaŭaj vivoj;
se la ŝparitaĵoj finkonsumiĝos, li prosperos.)

Ekzemple, imagu, ulo kiu ŝparis grandan meriton pro bonkondutoj en la antaŭaj vivoj, havas rajton vivi ĝis 100 jaroj en ĉi tiu vivo. Sed li faras malice en ĉi tiu vivo, kio kaŭzas ke lia antaŭdecidita vivodaŭro de 100 jaroj reduktiĝas al 80 jaroj, pri kio aliuloj pensas ke li ankoraŭ longvive.

Simile, ulo kiu rajtas vivi nur dum 30 jaroj en ĉi tiu vivo, pro karmo kaj rezulto en la antaŭaj vivoj, faras bonkondutojn en ĉi tiu vivo, kio kaŭzas la plilongigon de vivodaŭro ĝis 45 jaroj. Sed aliuloj ankoraŭ pensas ke li mortis tre june.

Ĝuste pro ke homoj forgesis ĉion post kiam ili komencas (reenkarniĝas en) novan vivon, ili havas tian demandon.

Qoysiletu (Погледати профил) 14. мај 2024. 12.05.42

Popolrakonto

Ĉu bonaj kondutoj alportos bonajn rezultojn ?


Unu ĉina idiomaĵo diras "bona kondutoj alportas bonajn rezultojn, dum malicaj kondutoj alportas malbonajn rezultojn. "
Sed en la ĉiutaga vivo, ni ofte renkontas la kazojn kun la malaj rezultoj.

Kial?

Estas unu popolrakonto okazanta en la dinastio Song (960-1127), kiu povas respondi la demandon.

Unu 10 jaraĝa knabo kun kriplaj kruloj, kies gepatroj jam estis mortintaj, vivis per almozpeto el najbaroj kaj samvilaĝanoj.

Estis unu rivero antaŭ la vilaĝo, trans kiu la vilaĝanoj devis transiri ĉiutage, kio estis maloportune por pliaĝuloj. Speciale tiam kiam la akvo supreniris kaj pliprofundiĝis. Sed neniu intencis ŝanĝi la situacion jarpostjare. Nur la kripla orfo ĉiutage kolektis ŝtonojn, akumulante ilin ĉe la riverbordoj.

Homoj demandis, por kio li faris, ricevante respondon ke li volis konstrui unu ŝtonan ponton por faciligi la transiradon de vilaĝanoj, kio kaŭzis la priridon al li de vilaĝanoj, kiuj pensis ke li estis freneza. Sed kelkajn jarojn poste, la ŝtonoj jam amasiĝis kiel monteto ĉe la riverbordo. La vilaĝanoj kortuŝitaj komencis partopreni la kolektadon de ŝtonoj, kaj ili dungis metiistojn konstrui ŝtonponton.

Dum la konstruado, la flugantaj ŝtonetoj kun akraj pintoj blindigis la orfon, kio kaŭzis ke la vilaĝanoj esprimis malkontenton al la Ĉielo (la Dio en la ĉina kulturo), kiu estis maljusta laŭ ilia opinio. Ĉi tia kompatinda knabo kun bonvolo kaj bonkonduto, suferis tiel, nekredeble !

Tamen la knabo tute ne plendis, daŭrigante partopreni kaj helpi en la konstruado. Li pene faris tiom kiom li povis, kvankam li estis blinda kaj kripla.

Kiam la ponto finkonstruiĝis, ĉiuj povis vidi la feliĉan mienon en la vizaĝo de la knabo.

Pluvegis kaj la akvo lavis la ponton, kion oni pensis kiel bonsignon ke la Ĉielo (la Dio) gratulis al vilaĝanoj pri la finkonstruado. Tamen granda tondro sonegis. La vilaĝanoj vidis ke la kompatinda orfo estis trafita de la tondro kaj mortis. Ĉiuj ŝokitaj kaj la malkontento eksplodis pro la maljusteco de la Ĉielo kaj la malbonŝanco de la knabo.

Tiam la fama ministro Bao Zheng(999-1062)vizitis ĉi tien pro laboro. La vilaĝanoj raportis al li la okazaĵojn de la knabo. La ministro Bao Zheng ankaŭ sentis neekzistintan indignon, kaj skribis "faru malice anstataŭ bonvole !", esprimante sian malkontenton al la Dio.

Post kiam la ministro Bao Zheng revenis al ĉefurbo, la imperiestro sciigis al li ke naskiĝis nova beboprinco, kiu tamen ĉiam ploris. La imperiestro invitis Bao Zheng viziti la beboprincon, en la mano de kiu, estis la sama frazeto "faru malice anstataŭ bonvole!" malgranda tamen klara, kiu estis denaska. Bao Zheng hontis kaj provis nuligi la frazeton en la eta mano de la bebo. Strange, la frazeto, kiu estis denaskmakulo en la okuloj de aliuloj, tuj malaperis.

Tiu vespere, Bao Zheng vojaĝis en la infero, kaj eltrovis la verecon de la knabo:

La kompatinda orfo faris multon da malicaj kondutoj en la antaŭaj vivoj, bezononte tri vivojn por kompensi lian ŝuldon pro sia peko.

La infero-reĝo planis ke li vivu kriple en la unua vivo, kaj blinde en la dua, kaj mortu pro la trafo de tondro en la sovaĝa medio en la tria. Tamen, kiam en la unua vivo post reenkarniĝo, la knabo faris multon da bonkondutoj sen plendi, do la infero-reĝo ŝanĝis sian ideon kaj planon, permesante ke li kompensu sian ŝuldon en nur unu vivo. Krom tio, li ankaŭ havis pluajn meritojn kiuj faris lin naskiĝi en la imperia familio kiel princo, en la sekvanta nova vivo.

Do la infero-reĝo demandis al Bao Zheng, "ĉu vi ankoraŭ pensis ke la Dio estas maljusta? "
Homo ne povas vidi tion kio ekzistas super liaj sensoj.

Вратите се горе