Tästä sisältöön

Aŭ cu tio ankaŭ estas bona?

veens705 :lta, 3. toukokuuta 2024

Viestejä: 4

Kieli: Esperanto

veens705 (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2024 11.10.15

Saluton!

En leciono 10, parto 20, oni demandas landoj de sin loĝantoj:
"Austro" (Kial ne "Austrano"?) fariĝas "Austrujo" (kun "uj")
"Kanadano" fariĝas "Kanada" sed kial ne "Kanadujo"?
Aŭ ĉu "Kanadujo" ankaŭ estas bona?

Kora saluto: Jan

veens705 (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2024 18.29.15

Mi trovas ĉi tion stranga rezonado. "Rusujo" estas bona respondo, sed samojedoj. Ĉu ĉiu loĝanto sentas sin rusa? Almenaŭ ne kiam la baltaj ŝtatoj ankoraŭ apartenis al Rusio!
Estas kurioze, ke ni difinas la regulojn tiel. Lingvaj reguloj povas fariĝi politika deklaro en lingvo kiu nomas sin neŭtrala.

Frano (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2024 19.09.46

veens705:Mi trovas ĉi tion stranga rezonado. "Rusujo" estas bona respondo, sed samojedoj. Ĉu ĉiu loĝanto sentas sin rusa? Almenaŭ ne kiam la baltaj ŝtatoj ankoraŭ apartenis al Rusio!
Estas kurioze, ke ni difinas la regulojn tiel. Lingvaj reguloj povas fariĝi politika deklaro en lingvo kiu nomas sin neŭtrala.
"Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn maljustaĵojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo, sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj."
https://sezonoj.ru/2014/12/zamenhof/

Takaisin ylös