본문으로

Arcaiam Esperantom: Ĉu estas tradukebla?

글쓴이: Satellytes, 2024년 4월 30일

글: 5

언어: Esperanto

Satellytes (프로필 보기) 2024년 4월 30일 오후 3:57:35

Saluton,
Mi legis rete pri la lingvo (aŭ lingveto) "Arcaiam Esperantom". Mi ne tuta komprenas la lingvo, sed mi ne volas lerni ĉar mi ne havas multe da tempo (traduko: mi estas tro malaĉa). Mi volas uzi la lingvon pro Kanto, sed mi ne volas traduki la tuta teksto. Mi scivolante, ĉu lu ajn scias retejo kie mi povas trovi tradukilo por Arcaiam Esperantom?
Dankegon!

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 5월 1일 오후 3:13:45

Metsis (프로필 보기) 2024년 5월 2일 오전 7:10:39

La nederlanda astronomisto, lingvisto kaj esperantisto Kamiel Vanhulle, pli bone konata per pseŭdonomo Manuel Halvelik, kreis t.n. la sociolektan triopon, kiu estas tri "lingvoj" por diversspecaj uzoj. Ĉiuj estas ia ido de Esperanto.

La ideo malantaŭ Arcaicam Esperantom estas, ke ĝi ŝajnu kiel lingvo, kiu devenas el latino, kaj estas praa versio de la nuntempa Esperanto.

La du aliaj lingvoj estas Popido kaj Gavaro, kiuj estas dialektoj de Esperanto. Li celis Popidon por malalte edukitaj. El ĉi tiuj tri lingvoj Gavaro plej fidele sekvas Esperanton, sed havas strangajn vortojn kaj esprimojn.

Oni povas utili la lingvojn ekz. en libroj aŭ teatraĵoj, sed alie la sociolekta triopo havas nur valoron de kuriozaĵo. Vi povas uzi Arcaicam Esperantom por krei ĉanton en la stilo de gregoria ĉanto, sed por alispecaj kantoj... mi opinias, ke ne indas.

Sed... @Satellytes, mi konsilas, ke vi posedu Esperanton pli bone, ol vi komencas ludi kun la lingvoj de la sociolekta triopo.

Satellytes (프로필 보기) 2024년 5월 2일 오후 2:25:58

@Metsis, mi komprenas la celon de Arcaiam Esperantom, kaj mi ne volas lerni la sociletikan triopon (ĉar mi ne plene komprenas Esperanton) kaj mi komponas gregorian ĉanton. Mi multe esploris la socilektikan triopon antaŭ ol mi kreis ĉi tiun afiŝon. Jes, mi ankoraŭ lernas Esperanton, sed mi sentas min preta komponi mian unuan kanton en Esperanto helpe de tradukiloj. Mi scias, ke tio verŝajne estas tro ambicia, sed mi pensas, ke komponi ĉi tiun kanton estos bona okazo por mi lerni pli da Esperanto. Mi trovas, ke la plej bona maniero por mi lerni estas uzitas miajn lertecojn.

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 5월 3일 오후 4:21:00

Diversaj estas la motivoj kaj la manieroj lerni Esperanton. Diverseco estas la riĉeco de nia movado.

다시 위로